Taksideo enterigis bovinon por posta manĝado

taksideo

Sep kameraoj dislokitaj sur Utaho-Dezerto januare-2016 kaptadis impresajn scenojn pri enterigo de bovino fare de ununura taksideo, kiu estas amerika arĝenta melo.

La revuo “Western North American Naturalist” aperigis detalojn pri tiu observado fare de Utaho-Universitato, kadre de esploro pri agado de kadavromanĝantaj bestoj en vintra periodo. Por allogi tiuj bestoj sep mortintaj bovidoj estis lasitaj antaŭ la kameraoj kun mov-sentiloj.

Taksideo estas konataj pro enterigi malgrandajn mamulojn por poste manĝi ilin iom-post-iome, sed oni ne atendis, ke ili kapablus fari tion al besto kiu estas kvaroble granda ol ili.

La vir-taksideo bezonis kvin tagojn por fosadi kaj enterigi la mortintan bovidon. Post kelkaj tagoj da ripozado ĝi revenis tien dum diversaj semajnoj por sin nutri mangante la enterigitan kadavron, ĝis la komenco de marto 2016.

Jen koncerna filmeto: ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog