Bruno malaperis – Ĉu ia mistera projekto?

bruno-borges

La 24-jaraĝa brazila studento pri psikologio Bruno Borges estas malaperinta ekde la 27 de marto. Krom sian maltrankvilan familion li forlasis ankaŭ 14 librojn, kiuj estis skribitaj per lingvo kreita de li mem. Deĉifri tiun verkaron ekde nun estas la celo de lia familio.

Laŭ televid-raporto de “Rede Amazônica”, la dormĉambro de Bruno estis tute modifita kiam lia familio estis forestanta dum 24 tagoj pro turisma vojaĝo. Lia fratino diris, ke Bruno konservadis la pordon ŝlosite, kaj li ne komentis pri siaj okupaĵoj.

Antaŭ foriri, Bruno lokigis ĉe sia dormĉambro 2-metran statuon de la itala filozofo Bruno Giordano. Ĝi estas repliko de tiu ekzistanta en la placo Campo de’ Fiori (Kampo de la Floroj) en Romo, Italujo. Jorge Rivaplasta (83-jaraĝa) estas la skulptisto al kiu la junulo mendis la replikon, kaj tiu artisto diris, ke kredas esti Bruno Borges reenkarniĝo de Bruno Giordano.

La loka polico prienketas tiujn faktojn, kiuj okazis en la urbo Rio-Branko, ĉefurbo de la subŝtato Akro en Brazilo.

Jen bildoj: ligilo al portugallingva filmeto


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog