Ekde nun geedziĝo de neplenaĝulo estas malpermesata en Germanujo

geedzigxo

La germana registaro aprobis ĉi-merkrede (la 5-a de aprilo) leĝproponon, kiu malpermesas geedziĝon de neplenaĝulo, malgraŭ ke tie tia okazaĵo malmultas, sed de du jaroj la alveno de tiom da rifuĝintoj estigis debaton tiurilate.

Tiu leĝpropono fare de la ministro pri justico Heiko Maas kaj adoptita de la Ministra Konsilio celas protekti neplenaĝulojn trafitaj de devigitaj geedziĝoj, aparte knabinojn kaj adoleskantinojn edziniĝintaj kun pli maljunaj viroj.

La nova leĝo validas ankaŭ pri geedziĝo de neplenaĝulo efektivigita laŭleĝe eksterlande, ĉar ebligas al junulino eventualan apartiĝon je sia edzo kaj esti kondukita al la sociaj servoj. Verdire geedziĝoj en eksterlando de tiuj aĝantaj malpli ol 16 jarojn estos konsiderataj nevalidaj en Germanujo, kaj inter 16 ĝis 18 jarojn la tribunaloj pri familio povos nuligi ilin.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog