Serĉata: volontuloj por 2-monata kuŝado kontraŭ pago de 16 mil eŭroj

60-taga-kusxado

En Francujo scientistoj de Instituto pri Kosmomedicino kaj Fiziologio, al 24 sanaj junaj viroj, kiuj emus resti du monatoj kuŝite, pagos po 16 mil eŭrojn. Tiu eksperimento, kadre de studado pri mikrogravito, provas simuli medion simile al tiu spertanta de kosmonaŭtoj ĉe Internacia Kosmostacio. La celo estas taksi malfavorajn sekvojn de preskaŭ nula gravito ĉe la homa korpo dumlonge, kaj trovi manierojn eviti ilin.

Intervjue al la franca gazeto “20 Minutes”, Arnaud Beck, kiu estas la kunordiganto de tiu projekto, asertis ke tiu laboro estas pli malfacila ol ĝi aspektas, ĉar la rolulo ne povos leviĝi por manĝi, baniĝi, uzi necesujon kaj plenumi aliajn ordinarajn taskojn de la ĉiutago.

Trajtoj de la kandidatoj: viro aĝanta inter 20 ja 45 jaroj, nefumanto, nealergiulo, kun KMI (korpomasa indico) inter 22 kaj 27, kaj ofta sportulo. “La regulo devigas ke minimume unu ŝultro restu sur la lito”, tion informis Beck.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog