Hispanujo surpriziĝis je reago de Unuiĝinta Reĝlando pri Ĝibraltaro

rajoy-kaj-may

Laŭ Alfonso Dastis, kiu estas la hispana ministro pri eksteraj rilatoj, la hispana registaro estas surprizanta pro la tono adoptita de Unuiĝinta Reĝlando pri Ĝibraltaro. Dum diskutforumo en Madrido li asertis, ke “tiurilate la tradicia brita flegmo iomete reliefiĝas pro ĝia foresto”.

Tiu deklaro venis tuj post la eks-gvidanto de la britaj konservativuloj Michael Howard aserti ĉi-dimanĉe (la 2-a de aplrilo), ke la ĉefministro Theresa May havus sintenon same tiu de Margaret Thatcher kontraŭ Argentino, estigante la Falklandan militon aŭ Malvinan militon en la jaro 1982-a.

Sojle de malfermo pri negocado kadre de Briteliro (eliro de Britujo el Eŭropa Unio), nova krizo ekestas inter Londono kaj Madrido rilate al estonto de tiu teritorio kun 33 mil loĝantoj. Dum la Sukceda Milito de Hispanujo, Britujo konkeris ĝin (1704), pravigonte sian posedon per traktato de Utreĥto (1713). Ĝi restas la “unulasta kolonio en Eŭropo”. Hispanujo de tiam iredentismas pri tiu enklavo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog