Trajno trapasas apartamentaron en Ĉinujo

unurela-fervojo

Jam de jardeko en la ĉina urbo Ĉongĉingo ekzistas unurela fervojo kiu trapasas konstruaĵon kun 19 etaĝoj komercaj kaj loĝejaj. Eĉ haltejo funkcias en la 6-a etaĝo tie. La urbo situanta en sudokcidento de la lando estas unu el ties grandegaj metropoloj, kun pli ol 49 milionoj da loĝantoj.

Tamen ofte oni scivolas, se bruado de la veturadoj ĝenas la loĝantojn de tiu aparamentaro kaj aliajn homojn en la ĉirkaŭaĵo. Al la gazeto “Chongqing Evening News” iu virino loĝanta je la 9-a etaĝo tie diris, ke male al supozo de multaj la bruo ne ĝenas, eĉ maloftas momentoj kiam eblas aŭskulti la vagonaron kiu trapasas la konstruaĵon. “Ĝi ne estas bruema kaj ĝi ne vundas la orelojn”, ŝi krome diris.

Alia loĝanto, kiu vivas en la 11-a etaĝo, konsentas kun la najbarino. “Ni loĝas ĉi-tie de naŭ jaroj kaj estis neniu okazo, ke bruado de la unurela fervojo pravigus iun proteston. La aŭtomobiloj surstrate estas pli bruemaj ol ĝi”, tion li asertis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog