Vendado de bunkroj en Usono plialtiĝis je 300% post Trump

bunkro

En Usono ekde novembro 2016, kiam Donald Trump venkis en prezidenta baloto, plialtiĝis la aĉetado de bunkroj, kiuj estas subteraj loĝejoj projektitaj por postvivado antaŭ situacioj de milito kaj epidemio ekzemple. Ĉe firmao kun sidejo en Teksaso tiu grando estis 300%. En 2016 kompare kun 2015 la kreskado de tia vendado atingis 700%.

Laŭ la firmaoj de tiu sektoro ne nur liberuloj timemaj je la “Trump-apokalipso” kaŭzas tiun vendadon, ĉar tiaj posedantoj estas amplekse distribuitaj je la politika spektro.

En Svedujo komenciĝis renovigo de la bunkroj konstruitaj post la dua mondmilito. La kialo devenas el timo antaŭ ebleco de nova malvarma milito, tiuokaze inter Rusujo kaj landoj ĉe Balta Maro. Sveduje ekzistas pli ol 60 mil bunkroj, kies celo estus protektado kontraŭ atombomba atako flanke de la tiama Sovetunio.

Tiu novaĵo pri renovigo de la bunkraro aperis je la 20-a de marto tuj post efektivigo de la unua trejno pri milito post 20 jaroj en Sevedujo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog