Libera cirkulado pri katoj kaj hundoj estas pritraktenda afero kadre de Briteliro

eu-katoj-kaj-hundoj

La libera cirkulado de tiuj 250 mil katoj kaj hundoj kiuj ĉiujare trairas inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Eŭropa Unio estas unu el la temoj kies diskuto populariĝas pro “Briteliro” – kunmetaĵo de la anglaj vortoj “Britain” (Britujo) kaj “exit” (eliro), kiu aludas al la eliro de Britujo el la Eŭropa Unio (EU).

Tamen iomete ironie oni tuŝas tiun temon en Bruselo – Belgujo (kie situas la eŭropa komisiono), indikante kiom kompleksa estos la negocadoj inter la brita registaro kaj tiuj registaroj de la landoj apartenantaj al la komuna bloko.

La unuan publikan aludon tiurilate faris Joseph Muscat, kiu estas la ĉefministro de Malto, la lando kiu ĉi-semestre prezidas EU-on, laŭ rotacia sistemo.

Nuntempe hundoj, katoj kaj furoj kune kun siaj posedantoj rajtas libere moviĝi tra EU, kondiĉe ke ili alportu pasportojn pri dorlotbestoj, laŭ sistemo kreita de Unuiĝinta Reĝlando (kie rabio estis delonge neniigita), kaj adoptita de UE en 2012.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog