La mistera ĝis nun 677-taga orbitado de la kosmoŝipo X-37B

De 677 tagoj la senpilota kosmoŝipo, nome X-37B OTV-4 (Orbital Test Vehicle 4), mistere orbitas ĉirkaŭtere, kaj Usono ankoraŭ ne klarigis pri kio temas.

X–37 Advanced Technology Demonstrator (Progresigita Teknologia Demonstrilo) estas eksperimenta kosmoŝipo, kiun evoluigas kaj konstruas la firmao Boeing en Usono, komence je komisio de DARPA kaj NASA (X–37A), pli poste je mendo de United States Air Force (USAF), kiu estas la usona aerarmeo.

Observantoj spekulacias, ke tiu kosmoveturilo eble esti projekciita por detrui artefaritajn satelitojn kaj eĉ funkcii kiel moviĝanta satelito.

Post alteriĝo je antaŭa misio la veturilo estis pritraktita de grupo kiu surhavis vestaĵojn kontraŭ biologiaj riskoj, vekante atenton pri ebla radioaktiva ŝarĝo.

La usona agentejo de kosma esplorado NASA asertas ke la kosmoŝipo enhavas eksperimentajn materialojn, sed ties naturo restas mistera.

Plialtiĝas suspekto pri uzado de la veturilo por spionado, depost ke amatoraj astronomoj eltrovis la orbiton de X-37B je ties lastaj misioj, kiuj inkludis flugojn super Nord-Koreujo, Irako, Irano, Afganujo kaj Pakistano.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog