Adoleskanto procesis kontraŭ sia patrino pri konfisko de lia poŝtelefono

jugxo

15-jaraĝa hispana adoleskanto denoncis sian patrinon al polico post ŝi forprenis lian poŝtelefonon, celante ke li prizorgus sian lernadon. Laŭ la loka gazeto  “La Voz de Almería”, tio okazis je la 28-a de februaro en la urbo “El Ejido” de la provinco Almerio, sud-hispane. Post la truda forpreno de sia poŝtelefono, fare de sia patrino, la filo alvokis la civilan gardon kaj la afero progresis al juĝa instanco, ĉar la patrino estis akuzita pri malbona trakto.

Laŭ la ĵurnalo la prokuroro petis punon je 9-monata malliberigo por la virino, identigita kiel María Angustias H. H., krom la pagon de la procesaj kostoj.

Tamen la juĝisto Luis Miguel Columna decidis senkulpigi María Angustias. Laŭ la ĵurnalo, la juĝisto konsideris, ke, “la okazintaĵo je tiu tago ĉe tiu familia hejmo tute ne temis pri krimo de malbona trakto, sed male, ĉar tiu patrino taŭge sintenis je plenumo de la devigoj kaj rajtoj devenantaj el la patra potenco”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog