100-kilograma ora monero estis ŝtelita el muzeo de Berlino

ora-monerego

Laŭ la germana polico, ĉi-lunde (la 27-a de marto) rabistoj ŝtelis tian oran moneron, kiu estas 100-kg peza kaj havas nominalan valoron de 1 miliono da kanadaj dolaroj (CAD), sed surmerkate oni taksas ĝin je 4 milionoj da CAD.

Tiu monero nomiĝas “Big Maple Leaf”, kaj ĝi estas celebraĵo produktita en 2007 de “Royal Canadian Mint”, kiu estas la oficiala monfarejo de Kanado. Same kiel ĉiuj kanadaj moneroj, ĝi ankaŭ enhavas portreton de Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a de Unuiĝinta Reĝlando.

Estante 53-cm diametra kaj 3-cm dika, tiu monero enlistiĝis sur Guinness-libro de rekordoj pro sia senkompara pruceco je 999,99/1000 da oro.

Per Tvitero la polico asertis, kie la ŝtelistoj eble eniris la muzeon je ĉirkaŭ la tria horo kaj duono kun helpo de stuparo, sed ĝi ne klarigis kiamaniere ili evitis la alarm-sistemojn kaj kaŝe foriris el tie alportantaj tiom pezan objekton.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog