50 familioj kontaktis virinon, kiu revenis Ĉinujen por serĉi siajn biologiajn gepatrojn

jenna-cook

Ĉindevena virino, kiu estis adoptita en 1992 fare de usona instruistino, revenis al Ĉinujo celante trovi siajn biologiajn gepatrojn, kaj malgraŭ tio, ke ŝi estis kontaktita de 50 familioj tie, neniu el ili havas parencecon kun ŝi, laŭ DNA-testoj. Tiujn informojn faris la loka gazetaro.

Jenna Cook naskiĝis antaŭ 25 jaroj en la urbo Vuhano de la provinco Hubejo, kaj ŝi estis forlasita surstrate post monatoj, el kie ŝi estis savita de neplenaĝa centro kaj finfine ŝi estis adoptita de Margaret Cook loĝanta en la subŝtato Masaĉuseco, oriente de Usono.

Ĉi-lunde (la 27-a de marto) en la rubriko pri anoncoj de la ĵurnalo “South China Morning Post” Jenna skribis jenon: “Mi revas je trovo de miaj veraj gepatroj. Mi ne malamas ilin. Mi volas diri al ili pri kiom mi amas ilin, kaj danki al ili pro tio, ke ili naskigis min. Patro kaj patrino, mi multe sentas pri viaj forestoj, kaj mi esperas iam brakumi vin ambaŭ”.

En 1970-jaroj pro estiĝo de la ĉina politiko pri ununura filo kontraŭ tro loĝantaro multaj infanoj estis forlasitaj de ĉinaj familioj kaj adoptitaj de usonaj familioj. Tia kontrola politiko ĉesis en 2016, pro maljuniĝo de la ĉina loĝantara piramido.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog