Fianĉinoj konkursis per kurado por gajni geedziĝo-servon de USD 28 mil

fiancxina-kurado

Ĉi-sabate (la 25-a de marto) en Bankoko (Tajlando) ducent kvindek paroj konkursis je kurado por gajni premion, nome 28 mil da usonaj dolaroj. La celo de la organizantoj estas financi ekstravagancojn kadre de la geedziĝa ceremonio.

Venkis la kuradon la 29-jaraĝa fianĉino Sirada Thamwanna, kiu edziniĝos kun la 27-jaraĝa fianĉo Sittichai Prasongsin. Ŝi asertis, ke ŝi emis rezigni dum kurado, sed li instigis ŝin daŭri strebanta”.

Inter la premioj por la venkinta paro estas bufedo, robo (fianĉin-kostumo), kompleto (fianĉ-kostumo), geedziĝaj ringoj kaj nuptoveturo al turisma stacio en la insularo Maldivoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog