Germana banko mise ĝiris sumon de 5,4 miliardoj da usonaj dolaroj

kfw

KfW estas ŝtata germana banko pri disvolviĝado, kiu famiĝis en la jaro 2008 kiam ĝi erare ĝiris pli ol 300 milionojn da eŭroj al la banko Lehman Brothers ĝuste en la tago, ke tiu usona banko postulis sian bankroton. Nu, simila nedezirata fuŝo refoje okazis fare de KfW.

Februare KfW eraris per ĝiro je pli ol 5 miliardoj da eŭroj (USD 5,4 miliardoj) al kvar bankoj. Laŭ rilatuloj de la afero, kiuj petis anonimecon, la kaŭzo estis teknika problemo, kiu multfoje ripetigis la samajn ĝirojn.

Pere de komunikaĵo sendita retpoŝte KfW asertis jenon: “La eraro estis tuj identigita kaj ĝustigita, kaj tuj post postulo, sukcese okazis la repagoj de la kromaj sumoj. Ni bedaŭras, ke tia incidento okazis, rezulte de persona miso je agordo de la koncernaj sistemoj”.

Sed KfW ne estas la ununura banko trafita de tia teknika problemo. Junie-2015 la fako de mon-ŝanĝo de “Deutsche Bank” missendis USD 6 miliardojn al heĝfonduso, kaj ties repago venis morgaŭe, laŭ informo tiame fare de iu rilatulo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog