Virino estis savita apude Granda Kanjono post helpopeto skribita per ŝtonoj

Pasintsemajne 24-jaraĝa usonanino estis trovita post 5-taga restado ĉe fora regiono apude Granda Kanjono, norde de la usona subŝtato Arizono, laŭ informis la loka departamento pri publika sekureco.

Amber Vanhecke estis savita je la 17-a de marto, kaj ŝi diris al la sukuristoj, ke kvin tagoj antaŭe ŝi estis veturanta en la ĉirkaŭaĵo de la ŝoseoj “Rota 18 Indian” kaj “Anita”, kaj tiam subite mankis brulaĵo ĉe sia aŭto.

Ŝi eĉ kontaktis helposervon, sed la telefonalvoko interrompiĝis antaŭ informo pri ŝia lokiĝo. Malsukcesinte je aliaj telefonalvokoj Amber skribis surgrunde pere de ŝtonoj la vorton “help” (helpo) grandege.

Trovis ŝin la piloto Jonah Nieves kaj la sukuristo Edgar Bissonette, kiuj tiam estis veturantaj tra tiu regiono per sav-helikoptero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog