Guglo-Mapoj permesos realtempan kunhavigon pri lokiĝo

La uzantoj de la servo Guglo-Mapoj povos realtempe kunhavigi siajn lokiĝojn al homoj uzantaj tiun aplikaĵon pere de aparatoj ludantaj ĉu Androidon, ĉu Ajoŭeson, kaj ankaŭ per ĝia retejo.

Laŭ informo sur la oficiala blogo de Guglo tiu novaĵo efektiviĝos en la venontaj tagoj. Por kunhavigi informojn pri sia lokiĝo la uzanto malfermu la menuon de Guglo-mapoj kaj mallonge tuŝu la bluan punkton (tiu punkto montras lian lokiĝon), kaj sekve elekti la opcion “kunhavigi” la informon al aliaj homoj.

Ankaŭ eblos sendi pere de tujmesaĝiloj la koncernan ligilon pri la lokiĝo al kontaktuloj de Guglo. Ĉe mapo de la uzanto staros sub la ikono “kompaso” alian ikonon por memorigi lin, ke kunhavigo de siaj informoj estas funkcianta. Krome, ankaŭ eblos tuj kaŝi la informojn pri lokiĝo, laŭvole.

Tiu nova rimedo utilos ekzemple je akompanado de veturanto, kaj je grupa interagado pri itineroj de komunaj destinoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog