Germanujo volas venigi el Brazilo aviadilon, kiu estis ostaĝita antaŭ 40 jaroj

landshut

La germana registaro planas manieron revenigi el Brazilo la aviadilon “Boeing 737-200”, kiu operaciis la flugon “Lufthansa 181” kaj estis ostaĝita en la 1977-a jaro, kadre de signifa ĉapitro de la antaŭnelonga germana historio. Tiu flugmaŝino restas ĉe la aviadila tombejo de la flughaveno de Fortalezo (Brazilo), kaj oni intencas ekspozicii ĝin en muzeo.

Sigmar Gabriel, kiu estas vic-kanceliero kaj ministro pri eksteraj aferoj, proponis la aferon, kaj la  proparolanto Martin Schäfer diris, ke “la restaĵoj de ‘Landshut’ – tiamaniere tiu aviadilo estas nomata en Germanujo – troviĝas ĉe nordorienta Brazilo rustiĝanta sub sunlumo. Multaj, ne nur el ministerio kredas, ke ĝi meritas eble pli bonan destinon, ĉar ĝi reprezentas gravan parton de la germana historio”.

La aviadilo kun pli ol 90 homoj estis ostaĝita de kvar anoj de Popola Grupo por Liberigo de Palestino, kaj por liberigi la ostaĝojn ili postulis liberigon de anoj de RAF “Rote-Armee-Fraktion” (Frakcio Ruĝa Armeo), kiu estis terorisma organizaĵo de la ekstremisma politika maldekstro en Germanujo.

Kvankam la ministerio ne informis detalojn, la gazetaro faris liston pri kelkaj eblaj interesataj muzeoj, inter ili tiu de la antikva ĉefurbo Bonno, kaj Flensburgo (norde).

Tamen tiu reenpatrujigo ne estas unuanima inter fakuloj de la lando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog