Vizaĝrekono estas uzata ĉe necesejoj kontraŭ malŝparo de klozetpapero

klozetpapero

Sistemo pri vizaĝrekono estis istalita ĉe publikaj necesejoj de Ĉiela Altaro en Pekino (Ĉinujo) por eviti malŝparon de klozetpapero, kiu ofte estis uzataj je granda kvanto fare de kelkaj ĉinaj turistoj, laŭ informis ĉi-lunde (la 20-a de marto) la ĵurnalo “Beijing Evening News”.

La koncerna aparato skanas vizaĝon de la uzanto kaj donas al li 60-centimetran necesejan paperon. Oni rajtas novan paperpecon nur poste naŭ minutoj.

“Ni opinias, ke tia estas la ununura maniero por eviti malŝparon je klozetpapero. Kiu vere bezonos plian kvanton, tiu postulu ĝin ĉe nia teamo” , tion asertis la desegnisto de tia polemika aparato.

Ĉi-monate la municipa oficejo pri pekinaj parkoj lanĉis kampanjon ĉe la socia retejo “Weibo” (ia ĉina Tvitero) celante konsciigi la homojn, ĉefe ĉinajn turistojn, pri la taŭga uzado de publikaj instalaĵoj.

Per tiu nova sistemo la taga konsumado de klozetpapero ĉe ĉiu necesejo malaltiĝis de 14 al 4 ruloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog