Kanadanino venkis la konkurson de 2017 pri plej elstara instruisto

Maggie McDonnell estis anoncita ĉi-dimanĉe (la 19-a de marto) en Dubajurbo (Dubajo), kiel venkinto de la premio “Global Teacher Prize”, kiu estas kvazaŭ Nobel-premio pri edukado. Ŝi loĝas kaj laboras en “Salluit”, kiu estas indiĝena vilaĝo de eskimoj ĉe fora arkta regiono de Kanado atinganta nur per aviada vojo.

Tiu premio de unu miliono da usonaj dolaroj staras inter tiaj plej grandaj tutmonde, kaj ĝi reliefigas la gravecon de la profesio pri edukado, krom la merito de la instruistaro esti agnoskita kaj honorigita ĉie.

Maggie plenkreskiĝis en kampara regiono de Nov-Skotio (Kanado), kaj post sia bakalaŭriĝo ŝi volontulis kvin jaron ĉe Subsahara Afriko, ĉefe je agoj kontraŭ AIDS-malsano. Post sia magistriĝo ŝi eklaboris kun kanadaj indiĝenoj, kaj dum la lastaj ses jaroj ŝi instruas en Salluit.

Nur 1.300 homoj loĝas tie, sed malfacilaĵoj multas: socia izoleco, vintrego, media detruado, socia malegaleco, turniĝanta instruistaro pro streĉiĝo, infan-lerneja forigo, adoleska gravedeco, seksa misuzo, konsumado de drogoj, alkoĥolaĵoj kaj memmortigo ĉe viraj junuloj. Maggie kreis programon kun allogaj agadoj al lernantoj por instigi la junulojn reveni lernejen, kaj eĉ provizore ŝi gastigas junulojn troviĝantaj en malfacilaj situacioj.

Laŭ “Global Teacher”, per la premia mono Maggie planas starigi NRO-n (Ne-registara organizaĵo) celante tiajn agojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog