Suspektulo estis arestita por kaŭzi epilepsion pere de Tvitero

krimo-per-tvitero

Ĉi-vendrede (la 17-a de marto) Usona Ministerio pri Justico detenis John Rivello pro supoza sendo de mesaĝo per Tvitero, enhavanta streboskopian lumon, kiu estigis epilepsian krizon ĉe ĵurnalisto, kiel puno pro ties kritikoj al la prezidento Donald Trump.

Kurt Eichenwald, kiu estas ĵurnalisto de la magazino Newsweek, restis hejme je la 15-a de decembro en la urbo Dalaso (Teksaso – Usono), kiam li malfermis mesaĝon ĉe Tvitero sendita de uzanto sin identiginta kiel “@jew_goldstein”.

Forta lumo ekaperis sur lia ekrano kaŭzante epilepsian krizon en Eichenwald, kaj lia edzino trovis lin surplanke. Plurfoje la ĵurnalisto publike parolis pri siaj epilepsiaj krizoj.

Lia advokato, Steven Liberman, citita de la ĵurnalo The New York Times, diris ke eble tiu estas la unua fojo, ke mesaĝo el socia retejo faris damaĝon ne nur psikan, sed ankaŭ fizikan al la adresato. Tiu atako dum multaj tagoj malhelpis lin ĉefe je parolado kaj uzado de maldekstra mano.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog