Flarista hundo kiu eskapis el sia trejnisto estis mortpafita de la polico

hundido

La polico de Nov-Zelando mortigis trejnantan hundon kiu kuradis tra la flughaveno de Aŭklando ĉi-vendrede (la 17-a de marto).

Grizz estis 10-monataĝa hundo kiu estis trejnanta por trovi eksplodaĵojn, kaj fuĝante el siaj trejnistoj ĝi forkuris al la traka areo de la flufhaveno. Dum horoj estis strebo por forigo de la besto el tie, laŭ informo de CNN.

“Ni ĉion provis: manĝaĵoj, ludiloj, aliaj hundoj, sed vane. Je tia malfavora cirkonstanco, la centro pri danĝeraj situacioj decidis detrui la hundon”, tion asertis iu proparolanto de la flughaveno.

Dek ses flugoj estis prokrastitaj antaŭ la decido de la flughavena funkciuloj ordoni al polico mortpafi Grizz-on.

Iu organizo pri besta protektado kondamnis la procedon demandante pri la kialo de ne uzo de kvietigaĵo por senmovigi la beston, kaj responde, proparolanto de Civila Aviadila Aŭtoritato asertis, ke li “ne kredas”, ke tia estus taŭga opcio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog