Okaze de estonta forpaso de Elizabeto

elizabeto-la-dua

Jam ekzistas detale difinita plano, titulita “Operation London Bridge” (Operacio Londona Ponto), por estonta funebra periodo okaze de la morto de Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a, de Unuiĝinta Reĝlando.

Laŭ informo de la brita gazeto “The Guardian” ĉi-ĵaŭde (la 16-a de marto), la privata sekretario de la reĝino, pere de la kodo “London Bridge is down” (La londona ponto falis) informos ties morton unue al la tiama ĉefministro, kaj post al funkciuloj de Buckingham-Palaco.

Sekve, ekde nesciigita loko el Londono, la ministerio pri eksteraj rilatoj komunikos la fakton al 15 registaroj for de Unuiĝinta Reĝlando, kie la reĝino ankaŭ estas ŝtatestro. La Centro pri Tutmonda Reago de tiu ministerio ankaŭ informos la aferon al 36 landoj el Komunumo de Nacioj (angle: Commonwealth of Nations), kiuj konsideras la reĝino kiel simbola gvidanto.

La brita novaĵagentejo “Press Association” kaj la cetera gazetaro ankaŭ estos sciigitaj. En Buckingham-Palaco lakeo per funebra vesto afiŝos ĉe la hejm-pordo oficialan noton pri la morto de la monarko. Ĉiuj raportistoj uzos nigrajn vestaĵojn kaj la lokaj programadoj estos haltigitaj.

Aparta plano estas, se la morto okazos en Kastelo Balmoral (Skotlando), aŭ fremdlande.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog