Rusujo – la elekto de civilaj kosmonaŭtoj kiuj veturos al luno

luno

Roscosmos (Federacia Kosma Agentejo de Rusio) anoncis ĉi-marde (la 14-a de marto), ke komenciĝis la periodo por kandidatiĝo kiel aspiranto pri kosmonaŭto de la kosmoveturilo “Federatsiya”, kiu veturos al luno.

“La celo estas elekti tiujn fakulojn kiujn jam iom lertas je operacioj pri teknologioj, ĉu kosmaj ĉu aeraj. Tiuj estos la unuaj pilotoj de la estonta rusa kosmoŝipo “Federastiya”. Ili ĉiuj estos trejnitaj laŭ la internacia kosma programo, kaj ili estos la unuaj rusoj veturontaj al la luno”, tion informis proparolanto.

Intervjue Alexander Ivanov, kiu estas la unua vic-ĝenerala direktoro de Roscosmos, informis ke “la aliĝo ekas nun kaj etendiĝos ĝis jarfino. La rezulto aperos fine de decembro, kiam ses ĝis ok venkintaj kandidatoj estos anoncitaj”.

Roscosmos planas efektivigi la unuan alteriĝon surlune en la 2031-a jaro (kun skipanoj). La kosmoveturilo Federastiya kunportas kvar skipanojn, kaj la unua testo pri ĝia lanĉo okazos en 2023.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog