Usono – sendo de mono kiel aneksaĵo de retpoŝtmesaĝoj

gmail-monoLa firmao Guglo anoncis ĉi-marde (la 14-a de marto), ke la uzantoj de la androida poŝtelefona aplikaĵo “Gmail” nun povas ĝiri monon rekte el ĝi sen bezono instali kroman aplikaĵon.

Tiu servo, kiu ebligas kaj sendi kaj peti pagojn, jam estis funkcianta ĉe komputiloj, kaj nun ĝi funkcias ankaŭ  ĉe poŝtelefonoj ludantaj Android-operaciumon, sed nune tiuj ambaŭ platformoj de la servo aktivas nur en Usono.

La ilo (sendi kaj peti) troviĝas ĉe la opcioj pri aneksaĵoj, kiu estas uzata por sendi bildojn kaj dosierojn kune kun mesaĝoj (Androida versio 7.2.26  de “Gmail” en Usono). Tie elektante “sendi monon” aŭtomate malfermiĝos la sistemon “Google Wallet”, kiu mastrumas la pag-procedojn.

La ricevanto de pago pere de retpoŝtmesaĝo povos eĉ elekti, ke la sumo venu rekte al lia bankkonto.

Kiu ricevos pagpeton pere de “Gmail”, tiu ne bezonos aliĝi ĉe “Google Wallet”, ĉar kutimaj pagmanieroj estos informitaj de la retpoŝtmesaĝo, kiel ekzemple kredit kaj debit-karto, kaj banka ĝiro.

La servoj estas senpagaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog