Parizo elspezos 1,5 milionojn da eŭroj kontraŭ musoj

pariza-musaro

Ĉi-dimanĉe (la 12-a de marto) la urbestrino de la franca ĉefurbo, Anne Hidalgo, anoncis dek agojn por kontraŭbatali kreskadon de musaro kaj malpuraĵon en la urbo.

Intervjue al la gazeto “Journal du Dimanche” ŝi informis, ke EUR 1,5 milionoj kostos la agadon kontraŭ musoj, kiuj nuntempe multnombras en la parkoj kaj ĝardenoj. Oni taksas, ke en Parizo ekzistas trioblo da musoj kompare al loĝantoj.

Por purigado la urbo jare elspezas 500 mil eŭrojn, kaj al la kutimaj 7 mil laboristoj pri tiu servo kroma 100 apartaj agentoj aldoniĝos. En 2018 duobliĝos la nombro de agentoj prizorgantaj la sinteno de la loĝantaro rilate al purigado. Ĉe malzorgoj estos atentigoj, kaj eĉ monpunoj. Ankaŭ koncernas la aferon propagand-firmaoj agantaj sur trotuaroj, kaj konstruaĵoj pri oficejoj, restoracioj kaj kafejoj, kie nepre oni instalu cindrujojn ĉe enirejoj kaj elirejoj. Detale la plano estos prezentita en la venonta kunveno de la pariza konsilantaro (27-a ĝis 29-a de marto)

Antaŭnelonge Franca Instituto pri Publika Opinio (IFOP) informis, ke nur 39% de la francoj opinias, ke la ĉefurbo puras (kontraŭ 43% en 2015). Parizo posedas 2,2 milionojn da loĝantoj kaj ricevas jare 16 milionojn da eksterlandaj turistoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog