IBM kreis la plej etan magneton, kiu konsistas el ununura atomo

magneto

Esplora teamo de la grava usona firmao IBM (angla mallongigo pri International Business Machines Corporation), kiu delonge okupiĝas pri konstruado de potencaj komputiloj, kreis en la urbo San-Joseo (Kalifornio) la plej malgrandan magneton de la mondo, kiu enhavas nur unu atomon. Tio utilas ekzemple je malgrandigo de komputila diskaparato.

Laŭ artikolo aperinta sur la brita scienca revuo “Nature”, la atomoj uzataj en la eksperimento estis tiuj de la kemia elemento nomata “holmio”, kiu havas la simbolon “Ho” en la perioda tabelo, kaj ĝi estas konata kiel produktanto de tre viglaj magnetaj kampoj.

La unua komputila diskaparato de la historio, nomata IBM-350, estis lanĉita septembre-1957. Ĝi estis 1,7 metroj larĝa, 73 centimetroj alta kaj entenis nur 5MB (megabajto) – tio egalas al iom pli ol 2-minuta mp3-sondosiero.

Per tiu nova teknologio eĉ la ok studialbumoj de Frank Zappa (eble la plej granda diskografio de rokmuziko) enhaviĝus je unu harfadeno.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog