Firmao elektas homojn por vojaĝi kaj trinki bieron

biero

Usona drinkejo-reto faka je manfaritaj bieroj serĉas tri homojn por travojaĝi la mondon gustumante malsamajn tipojn de biero. Dum 4-monata staĝo, ekde majo ĝis aŭgusto, al tiuj elektitoj la firmao pagos ĉiujn elspezojn kaj donos al ili po 12 mil usonajn dolarojn por viziti drinkejojn, kaj afiŝi koncernajn spertojn sur la sociaj retejoj de la firmao.

Temas pri la dua eldono de la staĝprogramo de “World of Beer” (Biera Mondo), kies aliĝo eblas ĝis la 26-a de marto pere de retejo (ligilo).

Por kandidatiĝo, oni postulas minimume aĝo de 21 jaroj, kaj rajti labori en Usono dum la periodo de la staĝo. Krom la aliĝ-formularo sur la retejo, la konkursanto prezentu 1-minutan filmeton kun vortoj pri sia emo labori ĉe Wold of Beer.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog