Reago de policoj brazila kaj usona evitis memmortigon, kiu estus realtempe elsendota

memmortigo

Frumatene je la lasta merkredo (la 8-a de marto), okcidente de la brazila subŝtato Santa-Katarino, iu 40-jaraĝa viro estis savita antaŭ sia memmortigo dum viva Fejsbuk-elsendo, danke al kuna agado de brazilaj kaj usonaj policistoj.

Laŭ la brazila polico Fejsbuko mem, pere de rilata kontrolilo, identigis uzanton kiu montris emon elsendi sian penduman memmortigon. Krom memmortigaj afiŝoj la uzanto faris filmeton kun aludon al sia memmortigo en la venontaj du horoj.

Tuj post tiu kontrola atentigo, la usona firmao Fejsbuko transdonis la koncernajn informojn al la loka polico, kiu siavice komunikis la okazaĵon al la brazila polico.

Alveninte en la domon de la viro la policistoj konfirmis tian situacion kaj evitis la memmortigon. Fajrobrigadistoj kondukis lin al hospitalo por ties medikamentado.

La viro jam spertis antaŭe depresion, kaj nun li trapasas psikan akompanon ĉe la urba socia servo de lia loĝloko. Li diris, ke li planis memmortigon ĉar li estas senlabora kaj lia edzino gravediĝis por la kvara filo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog