Afriko ekhavos domajnon de plej alta nivelo

punkto-afriko

Ĉi vendrede (la 10-a de marto) la organizaĵo Afrika Unio lanĉis la domajnon “.africa” (punkto afriko), kiu alportos al tiu kontinento apartan ciferecan identecon.

Laŭ Nkosazana Dlamini-Zuma, kiu estas prezidanto de la organizaĵo de ŝtatoj “Afrika Unio”, julie 2017 oni povos akiri domajnajn nomojn kun la finaĵo “.africa”. Li plenumas sian 4-jaran mandaton ĉe UA kaj venontsemajne li estos anstataŭita de la ĉadano Moussa Faki Mahamat.

Subsahara Afriko estas, laŭ Monda Banko, la regiono kun la plej malalta kvanto de interret-uzantoj (ĉirkaŭ 22%), kontraste al tutmonda mezumo je 44%.

Sudafriko (la lando)  estas la plej granda ekonomio de la regiono, kaj posedas 1,1 milionojn  el la 2 milionoj da domajnoj de la kontinento, laŭ informo fare de Lucky Masilela,  la ĉefa afergvida oficisto de la sudafrika firmao “ZA Central Registry”, kiu mastrumos la domajnojn “.afrika”.

Multekostaj kotizoj pri registro de domajnaj nomoj iĝis baro al interesatoj. En kelkaj afrikaj landoj tia kotizo atingas 250 usonajn dolarojn, sed tiu situacio povos ŝanĝi, ĉar “.africa” haveblos al la homoj tutafrike kontraŭ nur USD 18.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog