La magnato kiu sekrete disdonis sian 8-miliardan (USD) riĉaĵon

chuck-feeney

Charles Feeney estas la usona filantropo kiu dumvive plej disdonis monon. Naskiĝinte el flegistino (patrino) kaj asekur-makleristo (patro) li ne heredis sian riĉaĵon. Je la 1960-a jaro kune kun Robert Miller li fondis la egan firmaon Duty Free Shoppers (DFS), kiu estas reto de butikoj pri diversaĵoj kun reduktitaj aŭ nuligitaj impostoj ĉe flughavenoj.

Post multobliĝo de lia riĉaĵo, persona pripensado, kaj legado pri fillantropio venis al li konkludo, ke li kaj sia familio estis posedantaj je tiom pli ol siaj bezonoj. En 1982 li establis la fondaĵon “Atlantic Philantropies” por konduki la disdonadon tra la mondo, kaj en 2020 ĝi malfondiĝos post plenumo de la lastaj projektoj.

Nuntempe Charles Feeney estas 85-jaraĝa kaj ne plu havas luksajn propraĵojn, li loĝas en modesta luigita apartamento en la urbo San-Francisko (Kalifornio – Usono). Ĉio konservata de li estas malpli ol 10 milionoj da usonaj dolaroj por lia viv-elspezo kaj tiu de Helga, lia edzino, ĝis la morto.

Multe antaŭe la disdonado de lia tuta mono Feeney estis konata pro lia simpla vivmaniero, kontraste al la luksa aspekto de lia entrepreno. “Ĝui la vivon tiamaniere fare de mi ĝis nun sufiĉas. Mi feliĉas estante tia, kaj mia edzino sammaniere sentas sin” tion li diris intervjue al “BBC Mundo”.

Laŭ la revuo Forbes, Feeney unuarangas ĉe la listo pri procento de disdonado (dumvive) rilate al tuta riĉaĵo, sekvata de la ega financisto George Soros (49%) kaj la paro Bill kaj Melinda Gates (40%).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog