Terure: 97-jaraĝaj ĝemelinoj kune mortis frostigitaj ĉe sia hejm-pordo

gemelinoj

La maljunulinoj Martha Young Williams kaj Jean Young Haley estis 97-jaraĝaj dunaskitaj loĝintaj ĉe sama domo en la urbo “Barrington”, de la usona subŝtato Rod-Insulo.

Vespere, je la lasta vendredo (la 3-a de marto), tiuj fratinoj revenis hejmen post vespermanĝo ĉe alia fratino, kiu estas 89-jaraĝa, kaj laŭ la polico okazis tragedio: ili ambaŭ falis ĉe la pordo de ilia domo kaj mortis pro frostiĝo.

Martha estus falinta ĉe garaĝo, kaj Haley pro stumblo ĉe tapiŝo de enirpordo estus falinta apud ĝi, kiam ŝi provis telefonalvoki ambulancon. Tiu pordo estis malfermita, laŭ informoj de la gazeto The Washington Post.

Sabatmatene iu najbaro trovis la ĝemelinojn kaj kondukis ilin al hospitalo, sed vane, ĉar tiam ili jam estis mortintaj.

Je tiu nokto la loka temperaturo atingis dekunu gradojn subnule (-11 ºC).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog