Starigo de domo per 3D-presilo daŭris 24 horojn kaj kostis trione

3D-presilo

La usona firmao “Apis Cor” konstruis en Moskvo (Rusujo) prov-domon, kies strukturo kaj plana tegmento estis plenumita per 3D-presilo (tridimensia presilo), kaj la tuta proceso, inklude farbon, pordojn fenestrojn kaj kromajn instalaĵojn, daŭris nur 24 horojn.

Tiu domo estas 38 m2 granda kaj kostis 10 mil usonajn dolarojn – per ordinara konstrumetodo ĝi kostus USD 33 mil. Sed malsame al aliaj kontruaĵoj fare per 3D-presiloj, ĝi estis tute starigita surloke kiel ununura bloko, anstataŭ kunigo de multnombraj pecoj produktitaj aliloke.  La vivodaŭro de la konstruaĵo estis taksata je 175 jaroj, pro uzo de betono fortigite per vitrofibro.

“Ni volas ŝanĝi tian publikan percepton, ke konstruaĵo ne povas samtempe esti rapid-farata, ekologia, efika kaj fidinda”, tion asertis Nikita Chen-yun-tai, kiu estas la ĉefa afergvida oficisto de la firmao.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog