Sud-Koreujo rekompencos ĉiun nordkorean dizertinton per ĝis 815 mil eŭroj

koreujoj

Ĉi-lunde (la 6-a de marto) proparolanto de Ministerio pri Reunuigo de Koreujo konfirmis, ke Sud-Koreujo rekompencos al ĉiu nordkorea dizertinto, kiu liveri “valoran informon”, per ĝis 815 mil eŭroj (unu miliardo da ŭonoj).  Tiu ago efektiviĝos ekde la venonta aprilo kaj ĝi kvarobligas la antaŭe validan rekompenson de 250 milionoj da ŭonoj (204 mil eŭroj).

Per tiu decido Seulo celas allogi pintajn membrojn de la nordkorea reĝimo, instigita de la dizerto okazinta pasintjare, fare de Thae Yong-ho, kiu estis la duarangulo ĉe la nordkorea ambasadejo en Londono. Li iĝis la plej altranga funkciulo kiu lastatempe dizertis, disde 1997 kiam okazis la dizerto de Hwang Yang-yop, kiu estis unu el la gravaj ideologoj de tiu reĝimo.

Verdire la du Koreujoj ankoraŭ daŭras je milit-stato, ĉar la konflikto inter ili, kiu okazis de 1950 ĝis 1953, ne estis solvita per packontrakto, sed nur per batalhalto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog