Amletero: Vi povos deziri geedziĝon kun mia edzo

amy-krouse-rosenthal

Amy Krouse Rosenthal estas verkistino pri infanecaj libroj kaj ŝi spertas nekuraceblan kanceron je fina fazo ĉe ovarioj.

La gazeto New York Times publikigis ŝian tekston dediĉitan al Jason Brian Rosenthal, kiu estas ŝia edzo dum 26 jaroj. Tiu teksto estas samtempe amletero rememorante komunan pasintecon, kaj ankaŭ mesaĝo al estonteco: “Vi povos deziri geedziĝon kun mia edzo” estas la titolo de la artikolo.

Amy parolas pri sia vivo kaj rememoras ankaŭ la tagon en 2015 kiam ŝi eksciis pri la diagnozo de la malsano, asertante ke ŝi estis esperanta je pliaj 26 jaroj antaŭen kune kun sia edzo.

Plie ŝi skribas: “Pri la estonteco, permesu al mi prezenti la sinjoro de ĉi tiu artikolo – Jason Brian Rosenthal. Li estas viro je kiu oni facile enamiĝus. Tio okazis al mi post unu sola tago”.

Antaŭ la subskribo de la teksto Amy lasis sen-skribitan spacon: ĝi celas al alia homo estontece plenigi ĝin per sia propra historio kune kun tiu viro.

La tuta letero (angle kaj hispane): ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog