La prezo de Bitmono unuafoje superas tiun de oro

bitmono

Alproksimiĝante la limdato por ke la usona departamento pri valorpaperoj (SEC) prezentu sian decidon pri iu propono por starigo de investa fonduso surbaze de la cifereca valuto “Bitmono”, la kurzo de tiu monunuo ege akceliĝas.

Laŭ la faka retejo “Coindesk” en Usono je la 2-a de marto (ĵaŭdo) la unuo de Bitmono (BTC) atingis 1.238,11 usonajn dolarojn (USD), dum tiu de oro tiam estis 1.237,73 USD. Ĉi-jare la kurzo de tiu cifereca monunuo altiĝis je pli ol 30%.

Oni taksas, ke se SEC aprobus tiun cititan proponon, Bitmono spertus pli da fido kaj allogus ordinarajn investantojn, pere de tiaj proponataj investaj fondusoj. Oni atendas ankaŭ, ke la institucioj pri valorpaperaj alportos iom da stabileco al la negocadoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog