Por rajti komenti novaĵon, interretulo pruvu estis leginta ĝin

komenti

Ŝajne je la 21-a jarcento praviĝas la frazo: “Ĉu vi volas furioziĝi? Legu skribaĵojn sur komentejoj”.

Klopodante malaltigi la kvanton pri senbazaj kvereloj inter legantoj, la norvega televidkanalo NRK decidis kontroli, se interretulo legis ne nur la titolon aŭ unuajn liniojn, sed la tutan novaĵon antaŭ komenti ĝin sur la retejo NRKbeta.

Marius Arnesen, kiu estas eldonisto de tiu blogo, al la organizaĵo Nieman Lab klarigis, ke oni devas respondi al tri demandoj pri kio temas la afiŝo, en kiu estas proponitaj pluraj respondoj al ĉiu demando (plurelekta demandaro), por garantii almenaŭ ke la legantoj havos komunan bazon pri la faktoj kiuj subtenos la diskutadon.

Laŭ Arnesen tiu eksperimento estas ankoraŭ freŝa, la nombro de komentoj restas stabilaj, kaj la reagoj de oftaj legantoj pri la deviga demandaro estis ĝenerale pozitivaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog