81-jaraĝa virino lanĉis iOS-aplikaĵon

masako-wakamiya

Ĉi-semajne en Japanujo Masako Wakamiya, kiu estas 81-jaraĝa vivino, reliefiĝis ĉe la lokaj amaskomunikiloj pro sia lernado  de informadiko, kaj lanĉo de sia unua aplikaĵo por Ajfono, nome “Hinadan”.

Tiu iOS-aplikaĵo celas instui la uzantojn kiel ĝuste aranĝi pupojn laŭ la antikva tradicio “Hinamatsuri” (Tago de la Knabinoj), kiu estas festivalo okazanta je la tria tago de la tria monato (la 3-a de marto) en Japanujo. Ĝi estas eduka rimedo prezentanta 12 pupojn kaj ties koncernajn poziciojn.

Krom fari komputilajn aplikaĵojn tiu japanino prizorgas dulingvan blogon (japane kaj angle) kie ŝi afiŝas pri siaj vojaĝoj, kaj pri teknikoj por art-kreado pere de la softvaro “Excel”. Antaŭe al ŝia malfrua eniro en la teknologia mondo, Masako laboris dum 43 jaroj kiel bankoficisto.

Tiu “teknologia avino” decidis ellerni informadikon nur ekde la aĝo 60 jaroj, kaj de tiam ŝi ĉiame instruiĝas. Krome ŝi kutime partoprenas motivigajn prelegojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog