Pomo utilas je kreado de homaj histoj

pomo-medicino

Pere de freŝdata eksperimento la kanada biofizikisto Andrew Pelling kaj sia teamo forigis la ĉelojn kaj DNA-on el pomo ĝis resti nur ties celuloza strukturo (ĝi donas krustecan karakteron al la frukto). La scientistoj konstatis, ke tia strukturo taŭgas por ricevi en laboratorio enplantaĵon de vivantaj ĉeloj, inklude homaj ĉeloj.

Poste, el pomo ili skulptis aŭriklan formon, kaj ili uzis ties celuloza strukturo por enplanti en ĝi homajn ĉelojn, farante “aŭriklon” (la ekstera parto de orelo).

“Temas pri malmultekosta materialo per kiu oni povas fari diversajn strukturojn. Ĝi ampleksigas eblecojn al la regenera medicino”, tion Pelling intervjue asertis al BBC.

La fako pri regenera medicino spertas kreskadon en la lasta jardeko, kaj por antaŭenigi tiun progreson Pelling planas disvolvi malmultekostajn materialojn kun “malfermaj kodoj”, kiu ebligos al aliaj scientistoj adapti kaj plibonigi ilin.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog