Virino sen infanoj iĝis patrino de multaj arboj

saalumarada-thimmakka.jpg

Saalumarada Thimmakka estas 105-jaraĝa hindino. En la kannada lingvo “saalumarada” signifas “vicon de arboj”, kiu estis adoptita de ŝiaj najbaroj por esprimi admiron pro ŝia eksterordinara media laboro. Sed ne ĉiam estis tiel. Ŝi trapasis multe da malestimo pro ĝia malriĉeco, nefekundeco, izoleco (vidvineco) kaj malnobleco de parencoj.

Post 25 jaroj da geedzeco sen infanoj, Saalumarada solvis sian malfeliĉon plantante pli ol 300 arbojn, kiujn ŝi nuntempe konsideras kiel siaj filoj. Ŝi plantis kaj prizorgas 384 figarbojn de bengalio (kiu estas la nacia arbo de Barato), laŭlonge de 4-kilometra ŝoseo inter Hulikal kaj Kudur, sude de la lando.

Asertante, ke ŝi prizorgis la arbojn ne temas pri vortfiguro, ĉar ŝi vivas en arida regiono, kiu devigis ŝin kaj sian edzon dum multaj jaroj transporti akvon per kilometroj al la plantoj, krom ties protektado kontraŭ bestoj kaj plagoj.

Post multaj jaroj da sindediĉo Saalumarada ekhavas helpon je sia rikoltado. Ŝi kreis sian fondaĵon, kiu prizorgas medion, lernejojn, edukadon kaj sanon, kaj nun ŝi akiris valoran garantion al estonteco: adopta filo, nome Sri Umesh, kiu estas prezidanto de ŝia fondaĵo, kaj kondukos la postlasaĵon de ties patrino.

Saalumarada Thimmakka jam ricevis pli ol 50 internaciajn premiojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog