La 46-a internacia konkurso pri leter-verkado

letero
Universala Poŝta Unio (UPU) estas internacia organizaĵo kiu kunordigas la poŝtajn politikojn inter la landoj kaj la tutmondan poŝtan sistemon. La ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Berno (Svislando).

Ĉiujare UPU okazigas internacian konkurson, kiu celas plibonigi la alfabetigadon de infanoj kaj junuloj pere de la epistola arto. Ĝin partoprenas lernantoj ĝis la aĝo 15 jaroj, kiuj estas antaŭe selektitaj pere de landaj etapoj.

En Brazilo la enlanda poŝt-serva firmao, nome “Correios”, kunordigas la brazilan etapon de tiu konkurso, kiu konsistas el tri fazoj: lerneja, subŝtata kaj landa. La kvara fazo (internacia) respondecas UTU. La partopreno efektiviĝas pere de la lernejoj, ĉu publikaj ĉu privataj, kiuj elektas po ĝis du verkitajn leterojn fare de siaj lernantoj.

Laŭlande Brazilo duarangas koncerne al lernantoj sukcesintoj, kaj Ĉinujo pintorangas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog