Karoŝio plialtiĝas en Japanujo

trolaborado

Karoŝio (japane: 過労死), kiu laŭlitere signifas “morton pro trolaborado”, estas japana nocio, kiu signifas subitan morton aŭ tia kaŭzita de la laborkondiĉoj kaj streso. La mortkaŭzo estas plej ofte subita halto de la koro aŭ apopleksio.

En Japanujo troa sindediĉo al laboro iĝis problemo pri publika sano, ĉefe pro la tute senkontrola trouzo de kromaj labor-horoj. Nesufiĉa hom-laborforto je diversaj sektoroj estis fermiganta la okulojn de la lando pri tiu amaso laboranta pli ol devus esti. Tie leĝe ne estas limo pri kvanto de labor-horoj kaj la firmaoj misuzas tian kutimon de la laboristoj.

Lastatempe granda reklamagentejo en Tokio ek-malŝaltis la lumon de ĝia multetaĝa konstruaĵo je la 22-a horo, por devigi la laboristojn forhejmi. Sed laŭ iu profesoro pri juro “Nenio efikos se la firmaoj ne ŝanĝiĝos – oni devas malaltigi la taskokvanton kaj dungi pli da laboristoj, male ili daŭros laborantaj hejme al eĉ ĉe mallumo”, ĉar tiu sinteno estas delonga fenomeno.

Nun la registaro fortigis la kontroladon de tiu afero ĉe la firmaoj, kaj planas aprobi leĝojn celante eviti, ke ŝindediĉaj funkciuloj iĝos viktimoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog