IAU konsideras okazigon de konkurso por nomi la ĵus malkovritajn planedojn

trappist-1

Provizore identigitaj per la literoj b, c, d, e, f, g kaj h, la sep ekstersunsistemaj planedoj orbitantaj la stelo Trappist-1, kies malkovro estis anoncita de NASA last-merkrede (la 22-a de februaro), povos ekhavi definitivajn nomojn elektitaj pere de tutmonda konkurso.

La italo Piero Benvenuti, kiu estas Ĝenerala Sekretario de Internacia Astronomia Unio (IAU), asertis al la novaĵagentejo ANSA ĉi-jaŭde (la 23-a de februaro), ke la organizo pripensas retan voĉdonon kadre de monda konkurso malfermita al ĉiuj homoj por elekti kiel tiuj planedoj nomiĝu.

“Persone mi elektus nomoj rilatantaj al idealoj pri paco kaj frateco…”, tion diris Benvenuti. La sugestoj estus taksitaj de ia komisiono de IAU, kaj poste ili estus submetitaj al la publiko per reta voĉdonado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog