Pro sia honesta sinteno junulo gajnis rekompencan mondonacon

chen-yifan

Chen Yifan estas 17-jaraĝa ĉina mezlerneja lernanto. En la urbo Xinmi (Ĉinujo), je la lasta 4-a de februaro li estis plenumanta livero kaj tiam li nevole gratis luksan aŭtomobilon.

Anstataŭ tuj foriri el la loko de tiu akcidento, Chen decidis lasi tie 311 juanojn kune kun skribaĵon pri pardonpeto: “Mi bedaŭras, pro mia nevola tuŝo je via aŭtomobilo”. Krome li skribis, ke tiu sumo ne sufiĉus, sed ĝi estis sia tuta mon-posedo.

Kiam alvenis la posedanto, s-ro Xue Zhanmin, tiam li koleriĝis, kaj informis la policon, sed eksciante pri la skribaĵo kaj mono li kortuŝiĝis pro la honesteco de la junulo.

Post konatiĝi kun la socia situacio de Chen, S-ro Xue donacis al li 10 mil juanojn, kiel helpo al financado pri edukado de la junulo. “Li estas bona knabo, kaj li meritas rekompenson pro lia honesteco”, tion li asertis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog