Francujo ekuzas aglojn kontraŭ terorismaj spavoj

aglo.png

Celante preventon kontraŭ spionado kaj atako per spavoj, la franca aerarmeo decidis trejni orajn aglojn por detruado de malamikaj spavoj sur sia aera teritorio. Sudokcidente de la lando, en  la armea aerbazo Mont-de-Marsan vivas la kvaropo de tiaj birdoj, nome D’Artagnan, Athos, Porthos e Aramis – jes, la agloj nomiĝas same kiel la muskedistoj.

Laŭ la dresistoj, ĉi-monate la birdoj sufiĉe kapablis faligi spavojn je rapidegaj horizontalaj persekutoj. Dume, laŭ proparolanto de aerarmeo, progresas projekto por ekipi la aglojn per ledaj gantoj kaj materialoj rezistantaj al eksplodo, celante protekti la krifojn de tiaj novaj batalantoj.

Origine estis la nederlanda polico, kiu per rabobirdoj kaptis spavojn en la aero. En Francujo la projekto estis bone akceptite de la militistoj, kiuj jam volas trejni la duan aglo-skipon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog