Patrino kredas, ke sia bebo “diagnozis” ŝian mamkanceron

boyle-kaj-teddy

Sarah Boyle, kiu estas brita patrino 26-jaraĝa kredas, ke sia bebo “savis sian vivon”, ĉar ties rifuzo je mamsuĉo helpis je identigo de ŝia mamkancero.

Tiu junulino el Graflando de Staffordshire (Anglujo) rakontis, ke sia filo Teddy, kiu estas nuntempe preskaŭ unujaraĝa, tre glate adaptiĝis je mamnutrado, sed en la aĝo ses monatoj li subite eksentis sin ĝenata, kiam li provis mamsuĉi per ŝia dekstra mamo. “Li iĝis malfeliĉa kaj agresema. Bebo ok monatoj aĝa, kiu forpuŝas sian patrinon vere estas suferiga afero”, tion ŝi diris.

En 2013 Sarah Boyle estis diagnozita pri benigna kisto je sia dekstra brusto, kaj nun, kiam ŝi petis reekzameni ĝin oni diris, ke ŝi ne zorgu. Sed pro la reago de Teddy ŝi revenis al kuracisto kaj poste pere de biopsio la mamkancero estis konfirmita.

Boyle estas meze de kemiterapia kuracado ĉe “Royal Stoke University Hospital”, kaj poste ŝi havos duopan mamektomion kaj unu mamorekonstruon.

“Oni ne povas precize aserti, ke Teddy reagis pro tiu malsano. Sed mi certas, ke ĉio estus malsame, se mi konsiderus nur la kuracistoj. Anstataŭ tio mi preferis konsideri Teddy”, tion ŝi diris.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog