Roboto kiu ŝtelas laborpostenojn, tiu pagu imposton

 

bill-gates

Bill Gates, la kunfondinto de la firmao Mikrosofto, kredas, ke robotoj kiuj ŝtelas laborpostenojn, tiuj pagu impostojn estontece. La miliardulo apogas la impostadon de la laboro fare de robotoj kiel enspezfonto por financado de sociaj servoj al la socio, kiel sano, infrastrukturo kaj policado.

La filantropo opinias, ke tia enspezo taŭgus por establigo de diversaj sociaj projektoj celante ekzemple tia pri re-enpostenigo de anstataŭitaj laboristoj, kaj en la kampoj pri edukado, zorgo al maljuneco kaj handikapaj infanoj.

Oni rememoru, ke laŭ esplorstudo de 2013, fare de Oksford-Universitato, la robotoj povos progrese anstataŭi ĝis 50% de la laborpostenojn inter 2023 kaj 2033.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog