Barato liveros poŝtelefonan blaton al turistoj

barato

Ekde nun kiuj venos al Barato por turismi, tiuj gajnos poŝtelefonan blaton de loka telefon-kompanio per simpligita procezo en la flughaveno Indira Gandhi de Nov-Delhio.

Tiu novaĵo estis last-merkrede anoncita de Mahesh Sharma, kiu estas la ministro pri Turismo de la lando. “Tiu iniciato helpos la turiston tuje komunikiĝi kun parencoj, hoteloj kaj turismaj agentejoj. Mi elpensis tion kiam mi ricevis tian blaton en Srilanko”, tion asertis lin per kolektiva intervjuo al loka gazetaro.

La blato enhavas krediton je 50 rupioj kaj 50MB por interreto, ĝi estas reŝarĝebla, kaj ĝi validos dum 30 tagoj. Por uzi la servon sufiĉas enmeti ĝin je malblokita poŝtelefonaparato. Por klarigo de duboj kaj solvo de problemoj ekzistas 12-lingva vokocentro, kiu deĵoras je 24 horoj tage.

La propono estas etendiĝi tiun servon al aliaj 15 flughavenoj de la lando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog