Germanaj aŭtoritatoj atentigas pri konektita pupo

pupo

Identigo pri ebla sekureca risko en la teknologio de la parolanta pupo nomata “Mia Amikino Cayla” motivigis la konsilon por detruo de tiu ludilo, fare de la germanaj aŭtoritatoj al la gepatroj.

La averto estis eldonita de Federacia Agentejo pri Retoj (Bundesnetzagentur), kiu  respondecas pri telekomunikado en la lando. Esploristoj asertas, ke kodumuloj, pere de la aparata “blutiŭso”(angle bluetooth) de la pupo, povus aŭskulti la infanojn dum ties ludado, kaj paroli kun ili.

La interreto donas al la pupo Cayla la kapablon respondi demandojn, kaj tiu risko en ties softvaro estis unuafoje konigite januare-2015, kaj ekde tiam grupoj de usonaj kaj eŭropaj aĉetintoj protestis tiurilate.

Tiu reago de la germanaj aŭtoritatoj venis post Stefan Hessel, kiu estas studento de Saarland-Universitato, reliefigi sian dubon koncerne al la leĝa situacio de tiu pupo. Al la gazeto Süddeutsche Zeitung (Sudgermana Gazeto), iu proparolanto de la federacia agentejo asertis, ke la pupo Cayla enhavas “kaŝitan elsendo-aparaton”, kaj tio estas kontraŭleĝe en Germanujo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog