El kio konsistis la “malbeno de Sankta Vito”?

malbeno-sankta-vito

Supoze ĝi estis “malbeno”, kiu populariĝis inter la jarcentoj 15-a kaj 17-a, por provi klarigi strangan fenomenon: la ofteco de kolektivaj dancadoj, tio estas, homoj dancadis sen videbla instigo, senrege kaj senĉese. Unu el la unuaj tiaj okazintaĵoj estis en Bernburg (Germanujo). Tiam dek ok homojn ekis kaj danci kaj kanti ĉirkaŭe preĝejo en kristnaska tempo.

Sankta Vito estis konsiderata la “kreinto” de tiu plago pro diversaj kialoj. Li estas la proktetando de la dancistoj kaj epilepsiuloj, kaj en 1278 dancado faligis ponton de la franca rivero Mozo, kaj ties vunditoj estis gastigitaj  en kapelo dediĉita al li. En Svislando, je la 14-a jarcento, du tiaj dancadoj okazis en la posta tago al tiu dediĉita al la sanktulo (la 15-a de junio).

En Mezepoko okazis almenaŭ aliaj ses okazintaĵoj pri “dancomanio” (jes, tiu estas la oficiala nomo por tiu fenomeno). La plej granda okazis en 1518 en Strasburgo (Francujo): la virino nomita Frau Troffea ekdancis kaj tuje pli kaj pli homoj ekfaris la samon. Entute partoprenis la dancadon 400 homoj, kaj kelkaj el ili eĉ mortis pro koratako.

En tiu tempo, la scienco ne kapablis klarigi la fenomenon, kaj nuntempe oni kredas, ke ĝi temis pri amashisterio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog