Falsaj monbiletoj estis ofertitaj sur retejo pri anoncoj

falsa-monbileto

En Brazilo, pere de la servo de la retejo OLX, kiu amplekse listigas anoncojn pri aĉetado kaj vendado, falsaj monbiletoj estis ofertitaj por aĉeto je la 13-a de februaro, fare de uzanto, kiu sin identigis kiel “Nelson Kiyoshi 144”. Tie li propagandis sian kontraŭleĝan negocon. Al la brazila novaĵretejo “G1” tiu mon-falsisto sendis filmeton, kiu prezentas detalojn de la monbiletoj, iom pri ties produktado, kaj eĉ rimarkon pri la garantio de kvaliteco de la falsaĵoj.

“G1” ankaŭ skribe babilis kun li, pere de poŝtelefona aplikaĵo, sciante detalojn de la afero. La viro klarigis, ke la falsaĵoj estas liveritaj pere de la brazila poŝto. “Mi estas el la urbo São Paulo. La sendo mi faras pere de la servo nomata ‘Sedex 10’. Nenia problemoj  estas. La detektilo de la poŝt-firmao ne baras paperon. Post la banka ĝiro mi faras la sendon ĝis du labortagoj post. Sigelite mi sendas la pakaĵon, kaj tia ĝi venos”, tion li diris.

Fine de la babilado, la anoncanto eĉ klarigis pri la aĉetaj opcioj:
(Realo – R$ – estas la nuna oficiale valida monunuo de Brazilo)

R$ 200 akiras falsaĵojn kvazaŭ R$ 2.000
R$ 300 akiras falsaĵojn kvazaŭ R$ 4.000
R$ 400 akiras falsaĵojn kvazaŭ R$ 6.000
R$ 500 akiras falsaĵojn kvazaŭ R$ 8.000
R$ 600 akiras falsaĵojn kvazaŭ R$ 10.000
R$ 700 akiras falsaĵojn kvazaŭ R$ 12.000
R$ 800 akiras falsaĵojn kvazaŭ R$ 14.000


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog